Neĝulino en Esperanto - страница 2

Шрифт
Интервал


En tiu momento elsaltis la juna cervo el arbustoj; la servisto vundis ĝin, elprenis la hepaton, la pulmon kaj alportis ilin al la reĝino kiel pruvo, ke li plenumis la ordonon.

Al la kuiristo estis ordinita kuiri ilin, por ke la aĉulino manĝu ilin, imagante al si, ke ŝi manĝas la pulmon kaj la hepaton de Neĝulino.

Neĝulino estis sola en la arbaro, ŝi tiel timis, ke ŝi pririĝardis ĉiujn arbofoliojn, ne sciante, ke fari plu.

Ŝi ekkuris, ŝi kuris laŭ akraŭ ŝtonoj kaj dornaj arbustoj, sovaĝaj bestoj rigardis ŝian flankon, sed ne faris damaĝon al ŝi

Ŝi kuris ĝis ŝiaj kruroj portis ŝin, preskaŭ ĝis la vespero; kiam ŝi laciĝis, ŝi ekvidis la etan kabanon kaj eniris en ĝi.

En la kabano ĉio estis malgranda, sed tre pura kaj bela, ke ŝi nenion povis diri. Meze de la kabano situis la tableto kun sep etaj teleroj, kaj sur ĉiu telero estis la kulereto, kaj ankaŭ la forketoj kun la tranĉiletoj, kaj apude staris la tasetoj. Ĉe la tablo estis sep litetoj vice, kovritaj per la blankaj litaj tolaĵoj.

Neĝulino, al kiu tre volis manĝi kaj trinki, gustumis el ĉiu telereto la legomojn kaj la panon kaj el ĉiu taseto eltrinkis guton da vino, ĉar ŝi ne volis forpreni ĉion el unu. Poste, laciĝinte pro la vojaĝo, ŝi penis kuŝiĝi sur unu el la litoj; sed nenia el la litoj estis taŭga; unua estis tre longa, alia – tre mallonga, kaj nur sepa estis taŭga. Ŝi enlitiĝis en ĝin.